Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ponardojn proprajn estos manuzintaj, Ke ili estas liaj mortigintoj?

ŜIA GRAFINO MOŜTO.

Aliamaniere kiu kredi Kuraĝos, kiam ni pri lia morto Nekonsoleblan bruan funebradon Elkrios?

MAKBETO.

Mi sentas nun animfortecon, ĉiun El miaj membroj al ĉi tiu faro Terure fortigante. For, la tempon Kun ŝajno de senzorga ĝoj' pasigu, Ridetoj kordoloron enmaskigu.

Ili foriras.

</poem>

|}