Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

AKTO DUA


Sceno I

SCENO UNUA

Inverneso. Korto de la kastelo de Makbeto.

Venas BANKVO, kaj FLEANCO, portante antaŭ li torĉon.


<poem>BANKVO.

Kioma horo, knabo?

FLEANCO.

La luno jam subiris: sed horbaton Mi ne ankoraŭ aŭdis.

BANKVO.

Lunsubiro Okazas je l' dek-dua.

FLEANCO.

Pli malfrue, Mi kredas.

BANKVO.

Bone; prenu mian glavon. En la ĉielo regas mastrumado Ŝparema, ĉiuj lampoj estingiĝis. Ĉi tion ankaŭ prenu. Forta voĉo Alvokas min ripozi, sed mi sentas Min maldormema: bonaj potenculoj, Min gardu de l' abomenindaj pensoj Malbonigantaj min dum la dormado!

Eniras Makbeto, kaj Servisto kun torĉo.

Al mi la glavon donu. Kiu venas?