Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKBETO.

Amiko.

BANKVO.

Ĉu vi ne enlitiĝis? Jam la reĝo Kuŝiĝis, tre plezurigita estis, Kaj al servistoj viaj malavare Disdonis el la reĝa kesto. Ankaŭ, Jen, per ĉi tiu diamanto vian Edzinon li salutas, ŝin nomante Gastigantino plej aminda, poste Li kontentege sin retiris.

MAKBETO.

Niaj Deziroj fari taŭga la akcepton Al lia reĝa moŝto iom mankis Pro malpreteco, difektanta nian Bonvolon.

BANKVO.

Ne, sufiĉas. Lastan nokton Al mi en sonĝo la tri sortulinoj Aperis: ili al vi diris veron.

MAKBETO.

Mi ilin ne pripensas: tamen, kiam Ni havos ian horon disponeblan, Pri tiu temo kun vi konsiliĝi Mi volus, se al vi agrable estas.

BANKVO.

Plezure.

MAKBETO.

Se mi povos vin enskribi Kun partianoj miaj, sen honoro Ne estos via helpo.

BANKVO.

Se honoron