Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La mian mi konservos,—dum mi celas Ĝin plibriligi,—kaj senmakulite Neriproĉinda mian fidelecon Mi gardos ĉiam, mi konsilon vian Tre ĝoje partoprenos.

MAKBETO.

Bonan nokton.

BANKVO.

Mi dankas, kun deziro reciproka.

Bankvo kaj Fleanco foriras.

MAKBETO.

Mastrinon vian petu, ke tuj kiam Trinkaĵo mia estos preta, ŝi La sonorilon sonorigu. Iru liton.

Servisto foriras.

Ĉu mi ponardon vidas antaŭ mi, Kun la tenil' facile manprenebla? Mi vin ekkaptu: ne, mi vin maltrafis. Mi tamen povas vidi vin ankoraŭ. Ĉu vi videbla, netuŝebla, estas, Vidaĵ' fatala, aŭ nur fantazia Ponard', kreita de l' spirit' malsana? Mi vin ankoraŭ povas klare vidi Laŭ formo, same vera kaj palpebla Ol tiu, kiun jen mi elingigas. Vi min direktas laŭ la vojo, kie Mi estis vojaĝonta, tian ilon Uzonte. Okuloj miaj estas aŭ mokindaj De la aliaj sentoj, aŭ valoras Ol ili pli: mi vin ankoraŭ vidas, Havantan la tenilon kaj tranĉrandon Per sangaj gutoj makulitajn, kiuj