Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭe ne ĉeestis! Ne—nenio— Ĝi estas nur ĉi tiu entrepreno Sangama, kiu kreas teruraĵojn. Nun sur la tuta duonsfer' naturo Malviva ŝajnas, kaj malbonaj sonĝoj Malhelpas la interkurtenan dormon: Nun Hekateo siajn oferaĵojn Sorĉarte festas, kaj mortigo, kvazaŭ Fantom' sensanga, kun gardisto sia, La lupo, kies teruriga bleko Anoncas lin sekrete alpaŝantan, Simile al Tarkvino la sentama, Alproksimiĝas sian celon. Tero Senmova, ne aŭskultu miajn paŝojn, Pro timo, ke la ŝtonoj mem sciigu, Kien mi min kondukis, kaj la senton Sangrigidigan de la hor' forigu, Konvenan al la horo. Mi malsaĝe, Dum li ankoraŭ vivas, nur minacas: Malvarma spiro mia ne prezentas La pensojn, kiujn fajra cerbo sentas.

Oni sonorigas.

Mi iras laŭ la sonorilinvito: Ne aŭdu ĝin, Dunkano, muzikeron, Vokantan min ĉielon aŭ inferon.

Foriras.

</poem>

|}