Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno II

SCENO DUA

La sama loko.

Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO.

<poem>ŜIA GRAFINA MOŜTO.

La samo, kio ilin ebriigis, Min faris maltimema; tio, kio Ekkvietigis ilin, min flamigis. Aŭskultu! La raŭkkrio de la gufo, Profeto pri venontaj teruraĵoj. Nun li plenumas la fatalan agon. Tra malfermitaj pordoj la ronkado De la lakeoj, kiuj pro ebrio Malzorgas sian mastron, venas. Mi La forgesigan drogon en la glasojn Enverŝis, ĝis la mort' kaj la naturo Interdisputas inter si, pri kiu Venkonta estas.

MAKBETO.

(De post la scenejo.) Kiu venas? Kio!

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho ve, mi timas, ke vekiĝis ili, Ke ĉio restos provo, sed ne faro. Aŭskultu! Mi pretigis la ponardojn; Li nepre ilin vidis. Se ne ŝajnus, Ke mi la trajtojn de la patro mia Rigardas, l' agon mi farinta estus.

Revenas Makbeto.

Ho edzo mia!

MAKBETO.

Mi la faron faris. Ĉu vi ne aŭdis bruon?