Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Nur la krion De l' strigo kaj kraketon de la grilo. Ĉu vi parolis?

MAKBETO.

Kiam?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Nun.

MAKBETO.

Dum mi Malsupreniris?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Jes.

MAKBETO.

Aŭskultu! kiu En ĉambro dua kuŝas?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Donalbeno.

MAKBETO.

Vidaĵo priplorinda! (Rigardante siajn manojn.)

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Malsaĝe vi ĝin nomas priplorinda.

MAKBETO.

En dormo unu ridis, la alia «Mortigo» kriis, vekiĝinte; tamen La preĝojn murmurante ili turnis Sin al ripozo.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Tie du kunloĝas.

MAKBETO.

La unu kriis «Dio benu nin,» «Amen» l' alia, kvazaŭ ili vidas Min, kiu kun sangmakulitaj manoj Iliajn voĉojn tremegantajn aŭdis.