MAKBETO.
Ni aŭdis, ke forkuris niaj kuzoj, Kulpplenaj, sed ne konfesinte sian Patromortigon strangan, pleniginte L' orelojn de amikoj renkontitaj De strangaj malveraĵoj; sed pri tio Ni morgaŭ priparolos, kiam kune Ni traktos pri aferoj reĝaregnaj. Adiaŭ, al ĉevalo: ĝis revido Hodiaŭ nokte. Ĉu vin akompanos Fleanc'?
BANKVO.
Jes, via Moŝto: do adiaŭ.
MAKBETO.
Rapidaj kaj nefaletemaj estu Ĉevaloj viaj: kaj mi vin al ili Konfidas. Ĝis revido.
Bankvo foriras.
Ĉiu homo Dezirojn siajn sekvu ĝis la sepa Hodiaŭ nokte; ni, por plidolĉigi Rerenkontiĝon kun amikoj niaj, Ĝis festenhoro restos solaj: Dio Vin benu!
Ĉiuj foriras, escepte Makbeto kaj servisto.
Unu vorton: ĉu atendas Ordonojn niajn tiuj viroj?
SERVISTO.
Ili Ekstere estas de l' palaco.
MAKBETO.
Ilin Al ni konduku.
La servisto foriras.
La reĝeco estas