Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nenio, se ĝi estus ne senriska. Enradikiĝis en spirito mia Pri Bankvo mia timo, kaj pro lia Grandanimeco estas li timinda: Ĉar, kuraĝulo, kun braveco vira Kunigas li prudenton, kiu gardas Lin de danĝero. Sole lin mi timas: Spirito lia ŝajnas superregi Spiriton mian, kiel, oni diras, Cezara superregis Antonian. La sortulinojn li riproĉis (kiam Unue ili min salutis reĝo), Kun la ordon', ke ili al li ankaŭ Parolu: tiam, kiel profetinoj, Lin ili ekproklamis antaŭulo De reĝa dinastio, donis kronon Al mi senfruktodonan, kaj enmetis En mian manon senutilan sceptron, Nur elŝirotan de princido, kiu Ne de mi mem devenis. Tiel, por Pranepoj Bankvaj mi per krim' makulis Spiriton mian; por idaro lia Dunkanon la afablan mi mortigis; Mi konspirantojn kontraŭ mia paco Starigis nur por ili: kaj eternan Juvelon mian al la malamiko Komuna de homaro mi fordonis, Por fari ilin, la Bankvidojn reĝoj! Ne, preferinde, sorto mem alvoku Min kiel batalanton al decido! Ho, kiu venas?

Revenas servisto, kun du Mortigistoj.