Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iru enirejon, Kaj tie nin atendu.

Servisto foriras.

Ĉu hieraŭ Ni interparoladis pri l' afero?

UNUA MORTIGISTO.

Jes, via princa Moŝto.

MAKBETO.

Bone, do Ĉu vi pripensis miajn argumentojn? Li estis, kiu dum antaŭaj jaroj Fiere vin subpremis, kiun vi Supozis esti ni, senkulpaj tute: La jenan fakton ĉe kunveno mia Mi al vi pruvis, kiamaniere Li trompis vin per faroj kaj promesoj, Kaj la aŭtorojn de l' rimedoj, kiujn Li uzis, mi elmontris, ja sufiĉe Eĉ homojn plej malspritajn por konvinki, Ke Bankvo estas la farinto.

UNUA MORTIGISTO.

Vi Klarigis ĝin al ni.

MAKBETO.

Kaj nun mi venas Al la afero, kiun mi ekcelas Per nuna rekunveno. Ĉu vi trovas, Ke pacienco tiel superregas Naturon vian, ke vi tion ĉi Konsentas toleradi? Ĉu de longe Vi kristaniĝis tiamaniere, Ke vi al la Kreinto faros petojn Por tiu ĉi bonul' kaj liaj idoj,