Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De kiu la subpremo al infero Vin alpaŝigis, viajn posteulojn Farante almozuloj?

UNUA MORTIGISTO.

Mia reĝo, Ni estas homoj.

MAKBETO.

Jes, laŭkataloge Vi apartenas al la klaso homa, Kiel ĉashundoj, leporhundoj, hundoj Mikssangaj, mopsoj, dogoj, kaj pudeloj, Postflaraj akvohundoj, kaj luphundoj Sin ĉiuj nomas ordinare hundoj: La takstabelo tamen inter ili Rapidajn, malrapidajn, kaj ruzemajn Distingas, domgardemajn aŭ ĉasemajn: Laŭ la talento, kiun la Naturo Kun malŝparema man' al ĉiu donis, La hunda list' diferencigas ĉiun, Titolon ecan alskribante: tiel La homoj estas diferencigeblaj. Nu, se vi sur la skalo de vireco Ne havas rangon tre malaltan, diru; Kaj mi al vi l' ordonon komisios, Plenumo kies vian malamikon Forigos, kaj al nia ama koro Kunforĝos vin, ĉar ni dum lia vivo Nin sentas nur malbone, nia sano Per lia morto plene restariĝos.

DUA MORTIGISTO.

Mi estas, mia reĝo, viro tiom Per la kruelaj batoj de la mondo