Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolerigita, ke egale estas Al mi, laŭ kia maniero mi Min venĝos al la mondo.

UNUA MORTIGISTO.

Kaj mi ankaŭ Pri malhelpaĵoj tiel laca estas, Per sorto distirita, ke mi riskus La vivon iel ajn, ĉu mi ĝin perdus Aŭ feliĉigus.

MAKBETO.

Nu, vi ambaŭ scias, Ke Bankvo estas via malamiko.

AMBAŬ MORTIGISTOJ.

Ni scias, Via Moŝto.

MAKBETO.

Malamiko Li estas mia ankaŭ, kaj direktas Penadojn siajn kontraŭ interesoj Plej karaj miaj, kaj, dum li ekzistas, Ne povos mi atingi miajn celojn. Kaj, kvankam mi kun frunta senhonteco Lin povus forbalai de la tero, Respondigante mian reĝan volon, Farante tamen tion, mi ofendus Amikojn de ni ambaŭ, kies amon Mi altestimas, kiuj nepre plorus La morton de la mortigito: tial Mi turnas min al via help', l' aferon Kaŝante de l' publika observado Pro gravaj argumentoj.

DUA MORTIGISTO.

Kion vi Al ni ordonos, tion ni plenumos.