Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

UNUA MORTIGISTO.

Eĉ kvankam niaj vivoj, via moŝto—

MAKBETO.

Okuloj viaj la spiriton viglan Vidigas. Mi al vi klarigos baldaŭ, En kiu loko vi vin devos kaŝi, Kaj la precizan horon de la faro Farota iomete malproksime De la palaco; ĉar notinde estas, Ke mia nomo tie enmiksiĝu Neniel; kaj, por ke efektiviĝu Senmanke la afero, lia filo Fleanco devos ankaŭ partopreni En la malhela sort' de sia patro. Do interkonsiliĝu; mi revenos.

AMBAŬ MORTIGISTOJ.

Ni jam decidis ĉion, via Moŝto.

MAKBETO.

Mi baldaŭ vin revokos do: eliru.

La mortigistoj foriras.

Finite estas; Bankvo, antaŭ morto Preparu vin por la eterna sorto.

Foriras.

</poem>

|}


Sceno II

SCENO DUA

La palaco.

Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO kaj SERVISTO.


<poem>ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ĉu Bankvo jam forlasis la kortegon!

SERVISTO.

Jes, Via Moŝto, sed hodiaŭ nokte Revenos.