Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Diru al la reĝo, ke Mi, kiam li libera estos, volas Paroli iom.

SERVISTO.

Certe, Via Moŝto.

Foriras.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Nenion havas ni, se la akiron Kontente ni ne povas ĝui: estas Pli bone esti eĉ la mortigitoj, Ol, mortigintoj, vivi malĝojuloj.

Venas Makbeto.

Ho, kiel via Moŝto ĉiam sola Malgajaj kun fantaziaĵoj restas, Revivigante pensojn, kiuj devis Kun la mortintoj morti. La aferoj Nekuraceblaj estas pripensindaj Neniel; faritaĵo malfarebla Neniam estas.

MAKBETO.

Ni vundis ne mortigis la viperon: Ĝi resaniĝos, dum nin maliculojn Minacas puno pro maltrafo nia. Sed la terglob' diskrevu, l' universo Ekfalu, antaŭ ol ni tremegante Vivados, kaj dormante suferados La agonion de teruraj sonĝoj: Pli bone kuŝus ni kun la mortintoj, De ni senditaj al eterna paco, Por ke ni pace restu, ol tolerus Turmentojn de kulpiga konscienco En senripoza frenezeco. Kuŝas Dunkano en la tombo: post la febra