Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Agado de la viv' li bone dormas: La perfideco faris sian eblon; Nun nek ponardo, nek veneno, fila Konspiro, nek armeo malamika,— Nenio povas ĝeni lin.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Kuraĝon; Lumigu la vizaĝon per ridetoj, Ĉar viajn gastojn devos vi gajigi.

MAKBETO.

Mi faros ĝin, edzino mia; ankaŭ Vi mem, mi petas; kaj prizorgu Bankvon, Lin honorante lange kaj okule El ĉiuj niaj gastoj speciale. Ĉar ni nin devas fari flatemuloj, Maskante la vizagojn por elkaŝi La sentojn, kiuj en la koro kovas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ne, kial tiel agi?

MAKBETO.

Ho, edzino Tre kara, akraj, kiel la pikiloj De la kolubroj, zorgoj min turmentas, Dum Bankvo kaj Fleanco vivas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Tamen Naturo ne al ili donis rajton Eternan de vivado sur la tero.

MAKBETO.

Ni nin konsolu; de atakoj niaj Ne povos ili gardi sin; do ĝoju: Ĉar antaŭ ol de l' tur' hedervestita Elflugos la vesperto, kaj vokite