Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De nigra Hekateo la skarabo, Portate per flugiloj el armaĵo, Zumadon dormallogan sonorigos, La famo pri harstariganta krimo La mondon skuos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Kion vi intencas?

MAKBETO.

Ne sciu, karulino, antaŭ kiam Aplaŭdos vi la faron. Venu, nokto Blindiga, kaj elkovru la afablajn Okulojn de la tago kompatema, Kaj per la mano, sanga, nevidebla, Forigu kaj disŝiru la ligilon,— La vivon de la malamata Bankvo,— Pro kiu mi tenata estas ĉiam En timo! La taglumo ekdensiĝas, Kaj la korniko serĉas la nestarbojn, Althejm' de sia raŭka kunularo, La tagvivuloj lace ekdormetas; Kaj noktvagantoj serĉas la ĉasaĵon. Vi miras miajn vortojn: trankviliĝu: Ĉar komencite la malbona ago Per pli malbonaj trafas la sukceson. Do kun mi venu.

Ili foriras.

</poem>

|}


Sceno III

SCENO TRIA

Parko proksime de la palaco.

Venas TRI MORTIGISTOJ.


<poem>UNUA MORTIGISTO.

Sed kiu sendis vin al mi ĉi tien?