Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TRIA MORTIGISTO.

Makbeto.

DUA MORTIGISTO.

Ni al li konfidi povas, Ĉar li rakontas ĝustajn instrukciojn Pri nia farotaĵo.

UNUA MORTIGISTO.

Do nin helpu. Ankoraŭ kelkaj strioj de taglumo Briletas en la ruĝa okcidento; Nun la malfrua vojaĝanto spronas Ĉevalon sian, por ke li atingu Gastejon, kaj proksimen nun alvenas Li, kiun ni atendas.

TRIA MORTIGISTO.

Jen, aŭskultu! Mi aŭdas piedfrapojn de ĉevaloj.

BANKVO, Post la scenejo.

Alportu al ni torĉojn, ho!

DUA MORTIGISTO.

Li venas: Kaj la ceteraj kune atendataj Jam estas en la kort'.

UNUA MORTIGISTO.

Ĉevaloj liaj Laŭiras la parklimon.

TRIA MORTIGISTO.

Preskaŭ mejlon. Sed li kutimas, kiel ankaŭ ĉiuj, Al la palaco piediri de Ĉi tie.

DUA MORTIGISTO.

Torĉon, torĉon!

Venas Bankvo kaj Fleanco portante torĉon.