Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TRIA MORTIGISTO.

Venas li.

UNUA MORTIGISTO.

Atentu.

BANKVO.

Hodiaŭ nokte pluvos.

UNUA MORTIGISTO.

Pluvu do.

Ili atakas Bankvon.

BANKVO.

Ho, perfideco! For, Fleanco, for! Vi eble venĝos min. Ho, sklavo?

Li mortas. Fleanco forkuras.

TRIA MORTIGISTO.

Kiu la torĉon do estingis?

UNUA MORTIGISTO.

Ĉu Ne estis tiel aranĝite?

TRIA MORTIGISTO.

Unu Nur estas mortigita; ĉar la filo Forkuris.

DUA MORTIGISTO.

Ni do nur duonon faris De nia tasko.

UNUA MORTIGISTO.

Venu, ni sciigu La rezultaton.

Ili foriras.

</poem>

|}