Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno IV

SCENO KVARA

Salono en la palaco.

Festeno preta. Venas MAKBETO, ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, ROSSO, LENOKSO, NOBELOJ kaj ilia sekvantaro.


<poem>MAKBETO.

Vi scias la rangordon, do eksidu: Al ĉiuj korsalutojn.

NOBELOJ.

Korajn dankojn Al via reĝa Moŝto.

MAKBETO.

Partoprenos Ni vian interparoladon, rolon Ludante de humila gastiganto; Gastigantino nia sur la reĝa Seĝego restos, sed laŭ la okazo Ni petos, ke ŝi ankaŭ partoprenu.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Al mia amikaro via moŝto Proklamu miajn varmajn bondezirojn.

Unua Mortigisto aperas ĉe la pordo.

MAKBETO.

Rigardu, ambaŭflanke de la tablo Dum ili sidas, mi je ĝia kapo Min metas: ĝojo ĉie superfluu: Ni baldaŭ trinkos toston ĝeneralan.

Alproksimiĝante al la pordo.

Mi vidas sangon sur vizaĝo via.

MORTIGISTO.

La sangon do de Bankvo.