MAKBETO.
Mi certege Sur vi pliamas ĝin, ol en la vejnoj De Bankvo. Ĉu li estas mortigita?
MORTIGISTO.
Mi, Via Moŝto, tranĉis lian gorĝon.
MAKBETO.
Vi estas do plej lerta gorĝtranĉisto: Nek malpli lerta tiu, kiu faris La samon por Fleanco; se vi mem, Senegalulo estas vi.
MORTIGISTO.
Fleanco Forkuris, Via Moŝto.
MAKBETO.
(Flanken.) Do revenas Al mia kor' la spasmo: mi alie Perfekta estus kiel la marmoro; Fortika, kvazaŭ sur la fundamento De la ŝtoneg', mi ĉirkaŭprenus ĉion Egale kun la vasta atmosfero: Sed nun mallarĝigita, limigita Mi estas, subpremate per petolaj Fantaziaĵoj kaj senfinaj timoj. Sed Bankvo jam ne vivas?
MORTIGISTO.
Vere, ne: Li kuŝas nun en foso, via Moŝto, Kun dudek grandaj tranĉoj en la kolo, Mortiga eĉ la malplej granda.
MAKBETO.
Dankon. (Flanken.) Serpento la plenkreska tie kuŝas;