Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La serpentido forglitinte naskos Post ne tre longa tempo la venenon, Sed nun sendenta.—Vi foriru; morgaŭ Ni nin revidos.

Mortigisto foriras.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Via reĝa Moŝto, Al ni saluto via ofta mankas, Sen kiu nia fest' ne diferencas De la manĝad' kutima; la gracia Ceremonio de akcepto via Similas al bongusta saŭc'; alie, Al manĝo sendeserta.

MAKBETO.

Ho, mi dankas Pro tiu memorigo. (Al la gastoj.) Akompanu La bona digestado apetiton, Kaj bona san' rezultu!

LENOKSO.

Via Moŝto, Eksidi al vi plaĉu.

La spirito de Bankvo aperas, kaj eksidas

sur la seĝo rezervita por Makbeto.

MAKBETO.

Honoro la plej alta kronus nian Plezuron, se ĉeestus nobla Bankvo; Riproĉi kiun pro malzorgo mi Preferus, ol kompati pro malbona Okazintaĵo!

ROSSO.

Lia neĉeesto Promeson lian montras senvalora. Al via Moŝto plaĉu nin honori, Sidanta kun gastaro via.