Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MAKBETO.

Restas Por mi neniu seĝo.

LENOKSO.

Via Moŝto, Jen estas seĝo rezervita.

MAKBETO.

Kie?

LENOKSO.

Ĉi tie, via Moŝto. Kio do Malhelpas vian reĝan Moŝton?

MAKBETO.

Kiu Ĉi tion faris?

NOBELOJ.

Kion, via Moŝto?

MAKBETO.

Ne povas vi certigi, ke la ago De mi farita estas: do ne montru Al mi sangmakulitajn viajn harojn.

ROSSO.

Leviĝu, gesinjoroj: lia Moŝto Malsana estas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Sidadu, geamikoj, lia Moŝto Sin sentas ofte tiel: de juneco Li havas la malsanon, kaj la spasmo Ne estos longedaŭra: do sidadu; Li resaniĝos post momento: tamen Lin rigardante, vi ofendos lin, Kaj pligrandigos la malsanon, tial Festenu ĝoje. (Al Makbeto.) Ĉu vi estas viro?

MAKBETO.

Jes, maltimulo, kiu kun kuraĝo