Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Renkontas tion, kion la diablo Sen tremo ne rigardus.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Sensencaĵo! Jen vera pentro de teruro via, Simila je l' ponardo fantazia, Kiu,—vi diris,—vin kondukis al Dunkano. Ho! l' eksaltoj kaj kapricoj De via cerbo, kiuj ne prezentas La veran timon, nur rememorigas Al mi rakontojn, antaŭ vintra fajro Diritajn de maljunulino, kiu Ricevis ilin de avino sia. Ho, hontu! Kial vi grimacas tiel? Kaj tamen nur skabelon vi rigardas!

MAKBETO.

Rigardu, jen, nun kion diras vi? (Al la spirito.) Nu, mi ne timas. Se vi povas movi La kapon, do parolu: se ostejoj Kaj tomboj sendas reen al vivuloj Enterigitojn, akcipitroj manĝu Mortintojn niajn.

La spirito malaperas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho, malvirigita Pro malsaĝeco!

MAKBETO.

Se,—mi tion ĵuras,— Mi staras tie ĉi, mi vidis lin.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Fi, hontu!

MAKBETO.

Sangon en praavaj tempoj