Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Laŭvole oni verŝis, antaŭ kiam Punleĝoj homaj moderigis morojn Sovaĝajn; jes, eĉ poste oni aŭdis Rakontojn pri mortigoj, en l' orelon Apenaŭ paroleblajn; tiutempe Post la senkapigado homoj mortis; Sed malgraŭ dudek mortoj en la kapo La mortigitoj nun sin reprezentas, Kaj el skabeloj niaj nin forŝovas: Ĉu ne ĉi tio estas plistrangaĵo, Ol eĉ mortigo tia!

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Via Moŝto, Amikoj viaj karaj vin atendas.

MAKBETO.

Pardonu min, mi petas, mi forgesis. Ne mire min rigardu, ho nobeloj; Amikoj, mi malsanon strangan havas; Al intimuloj miaj tamen tio Ne estas rimarkinda. Jen, salutojn, Kaj bonan sanon al vi ĉiuj! Mi Eksidu. Nun plenigu la pokalojn. Mi ĝoje tostos la ĉeestantaron, Kaj nian karan Bankvon, sopiratan De ĉiuj. Se nur li nun ne forestus! Al via san' kaj lia ni soifas.

NOBELOJ.

Laŭ devoj niaj toston reciprokan.

La Spirito revenas.

MAKBETO.

For! de okuloj miaj! enteriĝu! Malvarma estas via sango, via Ostaro sen medolo; vi ne havas