Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vidpovon en okuloj viaj, kiuj Minace ĉirkaŭrulas sin.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Rigardu, Nobeloj bonaj, tion ĉi nur kiel Aferon ordinaran, ne alie; Sed ĝi dum sia daŭro interrompas Plezuron nian.

MAKBETO.

Mi viro tion, kion vir' kuraĝa Kuraĝos fari, faros. Alpaŝu, kiel rusa urs' dikhara, Armita rinocero, aŭ la tigro Hirkana: prenu formon kian ajn Alian, miaj nervoj ne tremetos: Aŭ reviviĝu, kaj min ekalvoku Al la dezerto vasta, glav' en mano; Se timo min ekkaptos min proklamu Nur infaneto. For, fantom' terura! Falsaĵo vanta, for!

La spirito malaperas.

Ha! tuj post ĝia Foriro mi resentas min laŭvire. Sidadu, mi vin petas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

La festenon Vi malordigis, tute malaranĝis La ĝeneralan ĝojon kun mirego De ĉiuj.

MAKBETO.

Ĉu aferoj tiaj povas Okazi, kaj, malheliginte niajn Spiritojn, kvazaŭ nubo de somero,