Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Forpasi, sen surprizo nekutima? Vi igas min miregi mian propran Naturon, kiam vi vidaĵojn tiajn Rigardas, ne ŝanĝante la rubenan Koloron de la vangoj, dum la miaj Pro timo estas blankigitaj.

ROSSO.

Kiajn Vidaĵojn, via Moŝto?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ne parolu, Mi petas; pli kaj pli li malsaniĝas; Demandoj kolerigas lin. Tuj bonan Vesperon: ne pripensu pri rangordo, Sed tuj foriru.

LENOKSO.

Bonan do vesperon: Kaj lia reĝa Moŝto resaniĝu!

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Al ĉiuj bonan nokton mi deziras!

Ĉiuj foriras escepto Makbeto kaj Grafino Makbeto.

MAKBETO.

Ĝi serĉas sangon: oni diras, sango Bezonas sangon: ŝtonoj kelkafoje Sin movas, kaj parolas arboj, helpaj Al la venĝanto de verŝita sango, Antaŭdiristoj, lertaj pri la strangaj Interrilatoj inter dubaj signoj, Okazintaĵoj, kaj profetaj birdoj, Ekzemple, pigoj, korvoj, frugilegoj, Eltrovis plej sekretajn postesignojn De l' mortigint'. Kioma horo estas?