Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Neeble diri, ĉu la nokt' finiĝis, Aŭ la taglumo venas.

MAKBETO.

Ĉu Makdufo Inviton nian reĝan ne akceptis?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ĉu vi, sinjoro, sendis ĝin al li?

MAKBETO.

Mi aŭdis onidire, sed mi baldaŭ Ĝin certe scios, ĉar en ĉiu domo De l' tuta nobelaro mi pagitan Serviston havas. Mi vizitos morgaŭ Je frua hor' la sortulinojn: ili Paroli devos pli al mi, avida Ekscii per rimedoj plej malbonaj La sorton plej malbonan. Mi devigos Al mia celo ĉiujn aĵojn cedi: Mi estas jam tra sango trairinta Profunde tiel, ke antaŭeniro Sin trovas pli facila ol reveno: Ideoj strangaj sin al mi prezentas, Praktikigotaj neekzamenite.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Bezonas vi la fortigilon, dormon.

MAKBETO.

Kuŝiĝu ni. La strangaj iluzioj Kaj memmalkonfidemo miaj pruvas La eklernanton en aferoj krimaj. Ekzerco faros nin plipraktikuloj.

Ili foriras.

</poem>

|}