Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno V

SCENO KVINA

Erikejo.

Tondras. Venas la TRI SORĈISTINOJ kaj HEKATEO.


<poem>UNUA SORĈISTINO.

Nu, Hekateo, kiel vi koleran Mienon havas?

HEKATEO.

Kial ne, malbelulinoj, Malĝentilpetolulinoj? Kiel vi per babileto Vanta traktis kun Makbeto Pri aferoj de la sorto, Dusencaĵoj, kaj eĉ morto? Vi kuraĝis! Dum, mastrino Via mi, l' elpensintino De malbono, mi ne parton Prenis por vidigi l' arton Nian gloran! Kaj vi ĉion Faris por—atentu tion— Iu, kiu ŝanceliĝas Ĉiam, kaj ekkoleriĝas, Por atingi celojn siajn, Ne antaŭenpuŝi viajn. Por forigi la eraron, Mi renkontos la triaron Je la kvina kaj duono Ĉe l' kavern' de Aĥerono. Dum ruĝiĝas la mateno, Mi, atende je l' alveno De Makbeto, tie restos,