Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĝis li ankaŭ mem ĉeestos, Ĉar li, tre timante morton, Venos scii sian sorton: Ĉiujn vazojn do magiajn, Kaj sorĉaĵojn fortajn viajn Tuj provizu. Pro fatala Cel' pasigos mi sub pala Lun' la nokton, ĉar la ago Antaŭ mezo de la tago Estas plenumota; eron De vaporo sur la teron Ĵus falontan de la luno Mi rimarkas: ĝin la suno Estos ne fluidiginta, Antaŭ ol mi ĝin kaptinta Estos: mi per distilado Arta, kaj per ensorĉado El ĝi formos koboldetojn, Kiuj, prezentante petojn Al spirito lia, povos Lin influi, ĝis li trovos Sin en stranga dub' pri ĉio, Kaj prizorgos pri nenio; Malestimos li la sorton, Saĝon, timon, kaj la morton. Kaj la hom', plej fortigita Sin kredante, plej trompita Estas. Lia ŝajnfortiko Estas nia bonamiko.

Post la scenejo Muziko kun kanto: «Forvenu, forvenu, k.c.»

Aŭskultu: vidu, mia spiriteto Atendas min, sidante sur nubeto.

Ŝi foriras.