Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

UNUA SORĈISTINO.

Rapide venu: ŝi revenos baldaŭ.

Ili foriras.

</poem>

|}


Sceno VI

SCENO SESA

Foreso. La palaco.

Venas LENOKSO kaj alia NOBELO.


<poem>LENOKSO.

Antaŭaj paroladoj miaj eble Esprimis viajn pensojn, kaj klarigis Okazintaĵojn strangajn. Jen Makbeto Dunkanon la afablan tre kompatis, Post lia morto! kaj la brava Bankvo Promenis tro malfrue, kiun—diru, Se al vi plaĉos—lia fil' mortigis, Ĉar li forkuris: homoj ne malfrue Promeni devas; kiu ne kondamnas La monstrajn agojn de Malkomo kaj De Donalbeno, kiuj sian patron Mortigis? fakto malbenita! kiom Da kordoloro al Makbeto ĝi Sentigis! ĉu li ne la du krimulojn Distranĉis pro kolero pia, kiuj La sklavoj de drinkad' neliberuloj De dormo estis? ĉu ne estas tio Farita noble? Jes, kaj saĝe ankaŭ; Ĉar kiu ne ekkoleriĝus, kiam Li aŭdas la farintojn de la faro Ĝin nei? Do laŭ mi li faris ĉion Tre lerte: kaj, mi pensas, se li havus En fortikaĵo malliberigitajn