Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La filojn de Dunkano,—kio ne Okazos dank' al Dio,—ili sentus La honton de l' abomeninda ago: Fleanco ankaŭ; sed, atentu! ĉar Pro klareparolitaj vortoj, ankaŭ Pro sia neĉeesto ĉe l' festeno De l' uzurpinto, ŝajnas ke Makdufo, Laŭ lia ordo, vivas finobelo; Ĉu vi, Sinjoro, povas diri, kie Li trovas sin?

NOBELO.

La filo de Dunkano, De kiu l' uzurpinto nun fortenas Reĝrajton lian, iris al la angla Kortego de la pia Eduardo, Tutkore akceptate; malfeliĉa Ekzilo lia ne ekmalbriligas Honoron lian: kaj Makdufo tien Vojaĝis por demandi ĉu la sankta Regnestro volas helpi lin influi La Grafon de Nordhumberlando kun Sivardo brava, por ke, kun la helpo De tiuj,—se la ĉiopova Dio Konfirmos ĝin,—ni ree manĝos pace, Kaj dormos, regalante nin liberajn Je sangaj mortigiloj, nian reĝon Per amo subtenante, por ricevi De li honorojn de la liberuloj: Je ĉio ĉi ni nun sopiras; kio La uzurpinton tiom kolerigis, Ke li militajn preparaĵojn faras, Por gardi sian regnon de atako.