Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LENOKSO.

Ĉu li samtempe sendis al Makdufo Inviton?

NOBELO.

Jes, kaj li al la sendito Respondis malĝentile, «Mi neniel» Malbonhumore la sendito turnis Al li la dorson, kantetante, kvazaŭ Li dirus, «Ha, vi pentos pri respondo Dirita tiel».

LENOKSO.

Tio eble faros, Ke li ankoraŭ restos kiel eble Plej malproksime de la lando de l' Tirano. Dume, preĝu ni, ke sankta Anĝelo flugu al la angla reĝo, Por lin sciigi pri l' respondo, kiun Makdufo sendis, antaŭ ol ĝi venu Al la oreloj de Makbeto; tiel Rezultos al la subpremata lando Bonaĵo dia!

NOBELO.

Mi kun li kunpreĝos.

Ili foriras.

</poem>

|}