Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

AKTO KVARA


Sceno I

SCENO I

Kaverno. En mezo, kaldrono plena je akvo bolanta. Tondras.

Venas la TRI SORĈISTINOJ.


<poem>UNUA SORĈISTINO.

Trifoje miaŭis la kat' dukolora.

DUA SORĈISTINO.

Kaj la erinaco kvarfoje ekblekis.

TRIA SORĈISTINO.

Ekkrias harpio, «Nun estas la horo».

UNUA SORĈISTINO.

Ĉirkaŭ la kaldron' vin metu, L' internaĵojn tuj enĵetu Venenitajn,—rondirante, La miksaĵon kunfarante;— Bufon, kiu noktojn tremis Tridek-unu, dum ĝin premis Peza ŝtono; ĵetu ĝian Ŝvitvenenon en magian Poton; jen l' unua faro Inter la ensorĉilaro.

ĈIUJ.

Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu,