Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bolu akvo, fajr' bruladu.

DUA SORĈISTINO.

De la marĉserpent' tranĉaĵo Helpu al kaldronmiksaĵo, Piedfingro de la rano, Kaj de la vespert' la lano, Poste lango de hundido, Kaj pikilo de aspido, De lacerto la krureto, Kaj flugilo de gufeto, La infera sup' boladu, L' ensorĉil' plifortiĝadu.

ĈIUJ.

Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu, Bolu akvo, fajr' bruladu.

TRIA SORĈISTINO.

Skvam' ŝlimhava de drakego, Kaj de lupo la dentego, Mum' de sorĉistin' trompema, Faŭko de la ŝark' glutema, La radik' de malbenita Herbo nokte elfosita, Malboniga, la hepato De hebrea advokato, De taksuso tre maljuna Ŝelo, kiu, dum la luna Mallumiĝ' post lasta fazo, Falis teren, ankaŭ nazo De sovaĝa Turko faros La miksaĵon pli ŝlimplena.