Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankaŭ tigran internaĵon Ĵetu en l' infermiksaĵon.

ĈIUJ.

Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu, Bolu akvo, fajr' bruladu.

DUA SORĈISTINO.

Per mandrila sang' frostigu, Por ke vi ĝin plibonigu.

Venas Hekateo.

HEKATEO.

Ho brava! Mi laŭdas penadojn la viajn, Kaj vi partoprenos premiojn la miajn: Kaj nun la kaldronon vi kunrondirante, Simile al elfoj kaj feoj kantante, Ensorĉu l' inferan miksaĵon.

Muziko kaj kanto, «Nigraj spiritoj», k. c. Hekateo malaperas.

DUA SORĈISTINO.

Pro pikdoloretoj en dikfingro mia Mi sentas, ke venas nun malbonaĵ' ia. Kiu ajn alproksimiĝu; Vi seruroj, malfermiĝu!

Venas Makbeto.

MAKBETO.

Ho vi sekretaj noktomezulinoj! Kion vi faras?

ĈIUJ.

Faron ne direblan.

MAKBETO.

Mi petas vin, pro via profesio, De kie ajn vi tian antaŭscion Akiris, al mi nun respondu: kvankam La uragano levos sin, preĝejojn