Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per furioza fort' ruinigante; Kaj kvankam la ŝaŭmantaj monstraj ondoj Konfuzos kaj englutos la ŝiparon; Kaj kvankam nematura gren' disfalos, Kaj arboj forbloviĝos; kaj kasteloj, Per tondra sago disfenditaj, rompos La kapojn de gardistoj siaj; kvankam Palacoj kaj la altaj piramidoj Ĝis siaj fundamentoj ekskuiĝos, Kaj kvankam eĉ la semoj de Naturo Fariĝos sendistinge kunmiksitaj, Ĝis memdetruo kontraŭ siaj faroj Ribelos, al mi klare nun respondu.

UNUA SORĈISTINO.

Parolu.

DUA SORĈISTINO.

Nin demandu.

TRIA SORĈISTINO.

Ni respondos.

UNUA SORĈISTINO.

Sciigu, ĉu vi volas la respondon De ni, aŭ niaj mastroj.

MAKBETO.

Voku ilin.

UNUA SORĈISTINO.

Enverŝu sangon de porkino, Kiu estas manĝintino De naŭ idoj; en la flamon, Por pliigi la malamon, Ĵetu grason, kiu fluis— Dum la pendigilo bruis, Tra l' aero svingiĝanta— De la mortigint' pendanta...