Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ajn gantojn, kun tro longaj fingrujoj, kaj lak-gamaŝojn; cetere vi ne estis tre ŝangita.

Tiam mi aldonadis miavice:

Iafoje tiaj sonĝoj ne efektiviĝas.

Ŝajnas, ke tiu „iafoje“ malesperigis nian mastron. Ĉiam finiĝis tiel, ke li, kolerigite, brufermis la pordon, kaj ni poste aŭdis, kiel li malsupreniris po kvar ŝtupoj je unu fojo, malbenante la tutan mondon. La honesta animo ne volis tamen sendi al ni la juĝan ekzekuciiston.

Laŭvere ne multo estis forprenebla; verŝajne la mastro konkludis, ke en tiun-ĉi laborejon kaj la apudan kuirejeton transloĝiĝos aliaj pentristoj, kaj estos same, aŭ pli malbone.

Sed la akraĵo de nia rimedo malakriĝis post kelka tempo. La mastro alkutimiĝis al la penso pri la morto. Svjatecki intencis ĝuste tiam pentri tri bildojn laŭ maniero de Würtz, s. t. „Morto“, „Entombigo“ kaj „Vekiĝo el letargio“. Kompreneble en ĉiuj pentraĵoj estis prezentota nia dom-posedanto.

Tiaj tombaj aferoj estas la specialo de Svjatecki, kiu, laŭ sia propra esprimo, pentras: „kadavrulojn“, „kadavrinojn“ kaj „kadavridojn“. Kredeble pro tio neniu volas aĉeti liajn bildojn, ĉar cetere li havas talenton. Li ĵus sendis en la parizan Salonon du „kadavrulojn“, kaj ĉar ankaŭ mi sendis miajn „Judojn apud Vistulo“, kiujn en la katalogo de l’Salono oni baptis „Hebreoj super riveroj de Babilono“, do ni atendis senpacience la verdikton de la jury (juĝantaro).

Nature Svjatecki antaŭvidis, ke ĉio estos plej malbona, ke la jury konsistas el efektivaj idiotoj,