Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj, se gi eĉ ne konsistus el idiotoj, mi estas idioto, niaj pentraĵoj estas idiotaj, kaj ilia premiado estus la plejsupro de idioteco.

Kiom da sango tiu simio malbonigis al mi dum la du jaroj, kiam ni loĝis kune, tion mi ne scias priskribi.

La tuta ambicio de Svjatecki estis tio, ke oni lin opiniu morala „kadavrulo“. Li ŝajniĝas interalie drinkulo, kiu li ne estas. Li enverŝas en sin du aŭ tri kaliketojn da brando kaj rigardas, ĉu ni vidas tion, kaj se li ne estas certa, li puŝas iun el ni per kubuto, kaj rigardante malserene, demandas per voĉo kvazaŭ subtera:

— Jen, kiel malalten mi jam falis… jes?… ĉu ne vere?

Ni al li respondas, ke li estas malsaĝa. Tiam li furioziĝas, kaj per nenio oni povas lin malbonhumorigi pli, ol kiam oni montras malfidon je lia morala falo. Cetere li estas bubo honesta ĝis la ostoj.

Foje ni perdis la vojon en la montaro, en Salzkammergut, ĉirkaŭ Zell am See.

Ĉar noktiĝis kaj estis facile rompi la kolon, do Svjatecki diris al mi:

— Aŭskultu, Vladek, vi havas pli grandan talenton, do estus pli granda domaĝo, se vi pereus. Mi iros antaŭe… Se mi malsuprenfalos, vi sidos sur via loko ĝis la mateno, kaj matene vi jam iel helpos al vi.

— Vi ne iros antaŭe, — mi respondas, — sed mi iros antaŭe, ĉar mi havas pli bonajn okulojn.

Tiam diras Svjatecki:

— Se mi ne rompos la kolon hodiaŭ, mi mal-