Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

graŭ tio trovos mian finon en ia kanalo… estas por mi tute egale.

Ni komencas disputi.

Dume fariĝas malhele, kiel en kelo. Fine ni interkonsentas, ke ni tiros lotojn. Ni lotas.

Svjatecki eltiras la nodon kaj marŝas antaŭen.

Ni iras sur monta dorso. Komence ĝi estas sufiĉe larga, poste ĉiam pli mallarĝa. Kiom ni povas konjekti, dekstre kaj maldekstre estas abismoj, certe senfundaj.

La dorso fariĝas ankoraŭ pli mallarĝa, kaj, kio estas pli grava, pecetoj de putrintaj rokoj forŝoviĝas el sub niaj piedoj.

— Mi iras kvarpiede, ĉar alie ne estas eble! — diras Svjatecki.

Efektive, alie ne estis eble, do ni malsupreniĝas sur la manojn kaj iras plu, kiel du ĉimpanzoj.

Sed baldaŭ montriĝas, ke ankaŭ tio taŭgas nenion. La roka dorso fariĝas ne pli larĝa ol dorso de ĉevalo. Svjatecki sidiĝas rajde, mi malantaŭ li, kaj, apogante nin per manoj, ni ŝoviĝas antaŭen, kio eksterordinare malutilas al niaj vestaĵoj.

Post kelka tempo mi aŭdas la voĉon de Svjatecki:

— Vladek?

— Kion do?

— La dorso finiĝis.

— Kio sekvas?

— Malpleno… certe abismo!

— Prenu do ŝtonon kaj ĵetu… ni aŭskultos, ĉu ĝi falas longe.

En la mallumo mi aŭdas, kiel Svjatecki palpas