Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per la manoj por trovi peceton da putrinta roko, kaj poste diras:

— Mi jetas… aŭskultu!

Ni ambaŭ streĉas la orelojn.

Mallaŭto!

— Vi aŭdis nenion?

— Nenion!

— Jen ni aranĝis nin bele! devas esti ĉirkaŭ cent klaftoj.

— Ĵetu ankoraŭ unu fojon!

Svjatecki trovas pli grandan rok-peceton kaj ĵetas.

Nenia resono.

— Ĉu tie estas nenia fundo? — diras Svjatecki,

— Nenio helpos! ni sidos ĝis mateno.

Kaj ni sidas. Svjatecki ĵetas ankoraŭ kelke da ŝtonoj; ĉio estas vana. Pasas unu horo, la dua, fine mi aŭdas la voĉon de Svjatecki:

— Vladek, vi ne ekdormetu… ĉu vi ne havas cigaredon?

Montriĝas, ke cigaredojn mi havas, sed la alumetojn foruzis ni ambaŭ. Malespero! Povas esti la unua horo nokte, aŭ iom malpli.

Komencas pluveti. Ĉirkaŭe estas nepenefrebla mallumo. Mi konvinkiĝas, ke vivante inter homoj, en urbo aŭ en vilaĝo, ni havas nenian ideon pri tio, kio estas mallaŭto. La mallaŭto, kiu nin ĉirkaŭas, eĉ zumas en la oreloj.

Mi aŭdas preskaŭ, kiel la sango rondiras en miaj vejnoj, kaj la batadon de la propra koro mi aŭdas bonege.

Komence nia situacio interesas min.

Sidi dum silenta nokto sur roka dorso, kiel sur