Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉevalo, ĝuste super nesondebla abismo, tio ne okazas ja facile al iu ĉefurbano; sed baldaŭ fariĝas malvarme, kaj krom tio Svjatecki komencas filozofi:

— Kio estas la vivo? la vivo estas simple porkeco. Oni diras: la arto, la arto! Min kune kun la arto… Simia imitado de la naturo kaj krom tio malnoblaĵo… Mi vidis ja dufoje la Salonon. Oni alsendis tiom da bildoj, ke el tiu tolo oni povus fari sufiĉe da matracoj por ĉiuj judoj en la mondo, kaj kio estis tie? La plej malnobla flatado al gustoj de butikistoj, ĉio prikalkulita por komerco aŭ por plenŝtopi ventrojn. Prostitucio de arto, nenio pli! Se tie estus arto, tiam la paralizo ĝin fulmetrafus; feliĉe, vera arto ne ekzistas en la mondo… estas nur la naturo. Povas esti, ke la naturo estas ankaŭ porkeco… Plej bone estus salti jen tien… kaj fari la finon. Mi farus tion, se mi havus brandon, sed ĉar mi ne havas brandon, mi sekve tion ne faros, ĉar mi ĵuris al mi, ke sobre mi ne finos.

Mi alkutimiĝis al la babilado de Svjatecki, tamen, meze de tiu-ĉi mallaŭto kaj devojiĝo, en malvarmo, en mallumo, super abismo, liaj vortoj agordis ankaŭ min malserene. Feliĉe, ke babilinte sufiĉe, li ĉesis. Li ĵetis ankoraŭ kelke da ŝtonoj, ripetis ankoraŭ kelkfoje: „Eĉ ne aŭdiĝas!“ — kaj poste ni silentis dum ĉirkaŭ tri horoj.

Ŝajnis al mi, ke baldaŭ jam tagiĝos, kiam subite ni ekaŭdis super niaj kapoj grakadon kaj bruon de flugiloj.

Estis ankoraŭ mallume, kaj mi nenion povis ekvidi, sed mi estis certa, ke jen agloj komencas rond-flugi super la abismo: „gra! gra!“ aŭdiĝis ĉiam