Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli forte, supre en la malhelo. Mirigis min tio, ke aŭdiĝis tiom da voĉoj, kvazaŭ transflugus tutaj legionoj da agloj. Ĉiuokaze ili antaŭanoncis la tagon.

Efektive, post kelka tempo mi ekvidis miajn manojn, apogitajn sur la roka bordo; poste montriĝis al mi la konturoj de la dorso de Svjatecki, tute kiel nigra silueto sur iom malpli nigra fono. Tiu fono paliĝis ĉiumomente. Poste belega, pal-arĝenta nuanco komencis tralumi sur la roko, sur la dorso de Svjatecki kaj ĝi saturis ĉiam pli la malhelon; tute same, kvazaŭ iu alverŝadus al ĝi arĝent-koloran fluidaĵon, kiu ensorbiĝadis en ĝin, miksis sin kun ĝi, faris ĝin el nigra — griza, el griza — perlkolora. En tio estis samtempe ia krudeco kaj humideco; ne nur la roko, sed ankaŭ la aero ŝajnis esti malseka.

Ĉiumomente fariĝas pli lumplene.

Mi rigardas, penas fiksi en mia memoro tiujn ŝanĝojn de la nuanco, kaj iomete mi pentras en la animo, kiam subite mi aŭdas la ekkrion de Svjatecki:

— Fi! idiotoj!

Kaj lia dorso malaperas el miaj okuloj.

— Svjatecki! — mi krias — kion vi faras!

— Ne kriaĉu! rigardu!

Mi kliniĝas, rigardas — kio montriĝas? Jen, mi sidas sur roka dehakaĵo, eniĝanta en herbejon, kiu kuŝas eble unu metron pli malsupre. La muskoj mallaŭtigis la resonon de ŝtonoj, ĉar cetere la herbejo estas tute ebena; malproksime estas videbla la vojo, sur ĝi la kornikoj, kiujn mi opiniis agloj. Ni bezonis nur malsuprenlasi la piedojn for de la roko, por iri tute trankvile hejmen.