Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Amata Sinjoro!

Nia filino, subiĝante al persvado de la gepatroj, konsentas rompi la ligon, kiu por ŝi estus malfeliĉo. Ŝi povus ĉiam trovi rifuĝon sur la sino de la patrino kaj sub la tegmento de la patro, sed estis ĝuste la devo de ni gepatroj malebligi tiun-ĉi ekstremon. Ne tiom via pozicio materiala, kiom via facilanima karaktero, kiun vi, malgraŭ ĉiuj penoj, kaŝi ne povis, inklinigas nin kaj nian filinon, redoni al vi la parolon kaj interrompi pluajn rilatojn kun vi, kio cetere ne ŝangos nian por vi favorecon.

Kun respekto
Heliodor Suslovski.
e. (stinta) ĉefo en e. trezorkomisio de P. R.“

Jen la teksto de la letero…

Ke el mia materiala pozicio oni povus kudri botojn por hundo, tion mi pli-malpli konsentas, sed kion tiu patetika gorilo riproĉas al mia karaktero, tion mi vere ne komprenas.

La kapo de Kazja rememorigas la tipojn el la direktoriato, kaj belege estus, se ŝi volus frizi sin ne laŭ la modo hodiaŭa, sed laŭ la tiama. Mi provis eĉ peti pri tio, cetere vane, ĉar ŝi ne komprenas tiujn aferojn. Sed la koloreco de ŝia vizaĝo estas tiel varma, kvazaŭ Fortuni ŝin estus pentrinta.

Jam por tio sola mi amis ŝin sincere, kaj la unuan tagon post la ricevo de la letero de Suslovski mi havis la humoron de venenito. Nur la duan tagon, vespere, mi sentis min iom pli bone, ĉar mi estis dirinta al mi: se ne, do ne! Toleri mian sorto-