Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

baton helpis al mi plej multe la cirkonstanco, ke mi havis la kapon okupitan per la penso pri la Salono kaj miaj „Judoj“. Mi havis la konvinkon, ke mia bildo estas tute bona, kvankam Svjatecki profetis, ke oni ĝin elĵetos eĉ el la antaŭvestiblo de l’ Salono.

Mi komencis ĝin pentri ankoraŭ antaŭ unu jaro:

Estis tiel:

Mi iras vespere apud la Vistulo kaj rigardas: jen rompiĝis riverŝipeto, ŝarĝita per pomoj. La strataj buboj elkaptas la pomojn el la akvo, kaj apud la bordo de l’ rivero sidas tuta juda familio, en tia malespero, ke ili eĉ ne lamentas, sed interplektis la manojn kaj rigardas la akvon kiel statuoj.

Estas maljuna judo, patriarko-mizerulo, maljuna judino, juna judo, koloso kiel Maĥabeo, junulino, iom lentuga, sed kun granda karaktero en la desegno de la nazo kaj buŝo, fine du judidoj.

Vesperiĝas; la rivero havas kuprokolorajn rebrilojn — vere mirindajn. La arboj sur la Saksa Insuleto staras tute en la ĉielruĝo, plue sur la Insuleto brilas la larĝe disverŝita akvo kun nuancoj ruĝaj, nuancoj de ultramaro, nuancoj preskaŭ ŝtalkoloraj, aŭ transirantaj en purpuron aŭ violkoloron. La aera perspektivo — volupto! La transiro de unuj nuancoj al aliaj estas tiel nekaptebla kaj tiel mirinde bela, ke la animo ekstaziĝas — ĉirkaŭe estas mallaŭte, lumplene, trankvile. Tia melanĥolio estas super ĉio, ke oni povus hurli — kaj jen tiu grupo malĝoja, sidanta tiel, kvazaŭ ili ĉiuj de la infana aĝo pozadus en pentristaj laborejoj…

Tuj lumiĝis en mia kapo: jen mia bildo!

Mi havis ĉe mi skatoleton kaj kolorilojn, ĉar