Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sen ili mi ne eliras el domo, kaj senprokraste mi komencis skizi, ankoraŭ antaŭe dirinte al la judoj:

— Sidu tiel, eĉ ne moviĝu! — rublon al ĉiu antaŭ ol krepuskiĝos.

Miaj judoj tuj komprenis la aferon kaj sidis, kvazaŭ enkreskinte en la teron. Mi skizas, skizas! La buboj eliris el la akvo kaj baldaŭ mi aŭdis malantaŭ mi:

— Pentristo! pentristo! li diras, ke li trovis, kaj li estas ŝtelisto!

Sed mi ekparolis al ili en ilia strat-buba lingvo kaj mi akiris tuj ilian favoron; ili eĉ ĉesis ĵetadi pecetojn da ligno sur la judojn, por ne difekti mian laboron.

Dume, en mia grupo ekregis neatendite bona humoro.

— Judoj! — mi krias: — malĝoju! — Kaj la maljunulino respondas:

— Pardonpetante la sinjoron pentriston, pro kio ni devas malĝoji, kiam la sinjoro promesis al ĉiu el ni po unu rublo? Tiu malĝoju, kiu profiton ne havas!

Mi devis minaci al ili, ke mi ne pagos.

Mi tamen skizis dum du vesperoj, poste ili pozis al mi ankoraŭ du monatojn en la laborejo. Svjatecki diru, kion li volas, sed la pentraĵo estas bona, ĉar tute ne malvarma; en ĝi estas sincera vero kaj multege da naturo. Mi lasis eĉ la lentugojn al la juna judino. La vizaĝoj povus esti pli belaj, sed ne povas esti pli veraj kaj havi pli da karaktero.

Mi tiel multe pensis pri tiu bildo, ke mi pli facile toleris la perdon de Kazja. Do, kiam Svjatecki