Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Venu tuj, malgraŭ la frua horo. Ni ĵus revenis el la Saksa ĝardeno, kie ni trinkis la akvon. K.“

Mi ne estas vere certa pri tio, kion nome la gepatroj volas al mi pardoni, sed mi ankaŭ ne havas la tempon pensi pri tio, ĉar mi estas treege mirigita…

Nur post momento mi transdonas la leteron al Svjatecki, kaj mi diras al la gardisto:

— Amiko! diru al la fraŭlino, ke mi tuj venos… Atendu… Mi ne havas etan monon, sed jen vi prenu tri rublojn (la lastajn!), ŝanĝu ilin, retenu al vi unu rublon, kaj al mi alportu la reston.

Dirante paranteze, mi konstatas, ke la monstro, preninte la tri rublojn, ne revenis plu. La fripono sciis, ke mi ne faros skandalon en la domo de Suslovski’j, kaj li trouzis la situacion senhonte. Sed tiam mi eĉ ne atentis tion.

— Nu, kion vi diros? — mi demandis Svjatecki’n.

— Nenion! ĉiu bovido trovos sian buĉiston.

Rapidigante mian envestiĝon, mi eĉ ne povis trovi por Svjatecki konvenan kaj ĝustan insulton.