Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
II.

Kvaronhoron pli malfrue mi sonoretas al Suslovski’j.

Malfermas al mi Kazja mem. Ŝi estas belega… Ŝi havas en si ankoraŭ la varmecon de l’ dormo kaj la maten-freŝecon, kiun ŝi alportis el la ĝardeno en la faldoj de sia katuna, helblukolora vestaĵo. La ĉapelo, kiun ŝi deprenis, senordigis iom ŝiajn harojn. Ŝia vizaĝo ridas, la okuloj ridas, la humida buŝo ridas… Vera mateno! Mi kaptas ŝin je la manoj kaj komencas kisi ilin ĝis la kubutoj; ŝi klinas sin al mia orelo kaj demandas:

— Kiu amas do pli bone?

— Poste ŝi kondukas min je la mano antaŭ la vizaĝon de la gepatroj. La maljuna Suslovski havas la mienon de Romano, oferanta al morto pro patria la ununaskitan infanon; la patrino gutigas larmojn en la kafon, ĉar ambaŭ sidas ĉe la kafo. Sed ili stariĝas vidante nin, kaj paĉjo Suslovski ekparolas:

— La prudento kaj la devo ordonus al mi diri: ne! sed la koro de naskinto havas siajn rajtojn — se tio estas malforteco, Dio juĝu min pro ĝi.