Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu-ĉi momento li levas la okulojn por pruvo, ke li estas preta respondi en okazo, se la ĉiela tribunalo komencos tuj skribi la protokolon. Mi ne vidis en mia vivo ion pli roman, krom la salami kaj la makaronoj, vendataj sur la Corso. La momento estas tiel solena, ke hipopotamo krevus pro kortuŝiteco. La solenecon pligrandigas ankoraŭ sinjorino Suslovska, dismetante la brakojn kaj parolante per plorema voĉo:

— Miaj infanoj! se al vi estos iam malbone en la mondo, rifuĝu tien-ĉi — tien-ĉi!

Tion dirante ŝi montras la sinon.

Mi ne estas tiel malsaĝa! Ne min oni logu en la rifuĝejon, tien, tien!… Se Kazja al mi proponus tie azilon, estus io alia. Malgraŭ ĉio mirigas min la honesteco de Suslovskij kaj mia koro estas troplenigita de dankemo.

Pro kortuŝiteco mi eltrinkas tiom da glasoj da kafo, ke eĉ Suslovski komencas maltrankvile rigardi la kafomaŝineton kaj la kremujon. Kazja alverŝas al mi senhalte kaj mi penas samtempe ekpremi ŝian piedeton sub la tablotuko. Sed ŝi retiras ĝin ĉiam, skuante ĉe tio nerimarkeble la kapon kaj ridetante tiel fripone, ke mi ne scias, kiel mi povis sidi tiel trakvile.

Mi sidas dum ĉirkaŭ unu horo kaj duono, sed fine mi devas forkuri, ĉar en la laborejo atendas min Bobĉjo, kiu prenas ĉe mi lecionojn de desegnado kaj ĉiufoje lasas al mi bileton kun blazona sigelaĵo; cetere, plej ofte mi perdas tiujn biletojn. Kazja kaj la patrino akompanas min en la antaŭĉambron, kio min kolerigas, ĉar mi volis, ke Kazja akompanu min sola. Kian buŝon ŝi havas!…