Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi devas iri tra la Saksa ĝardeno. Homoj, trinkinte tie la mineralan akvon, revenas ankoraŭ amase… Envoje mi rimarkas, ke ĉiuj haltas je mia vido. Mi aŭdas ĉirkaŭe la flustrojn: „Magorski! Magorski! jen li…!“ La fraŭlinoj, vestitaj en ĉiu-nuancajn katunojn, sub kiuj mirinde desegniĝas iliaj formoj, ekrigardas min tiel, kvazaŭ ili volus paroli: „eniru, la tabernaklo estas preta!“ Kio estas, pro diablo? ĉu mi estas tiel fama! — nenion mi komprenas.

Mi iras plu — ĉiam la samo… En la vestiblo, ĉe la ŝtuparo, mi trafas la mastron, kiel ŝipo rokon. Ve! luopago!

Sed la mastro proksimiĝas kaj diras:

— Mia sinjoro! Kvankam iafoje mi altrudas min, tamen kredu al mi, ke por vi mi havas tiom da… jen, permesu nur!

Tion dirinte, li kaptas min je la kolo kaj alpremas al sia brusto. Nu, mi komprenas. Kredeble Svjatecki diris al li, ke mi edziĝas, kaj li pensas, ke de nun mi regule pagos la loĝejon. Li pensu…

Mi kuras supren. Envoje mi jam aŭdas bruan paroladon ĉe ni. Mi enkuras. En la laborejo estas malhele pro fumo. Estas Julek Ĵisinski, Vacek Poterkjeviĉ, Franek Cepkovski, la maljuna Sludecki, Karminski, Vojtek Miĥalak, ĉiuj amuziĝas transsendante al si poŝtolude la elegantan Bobĉjon, sed ekvidinte min, ili lasas lin apenaŭ vivan en la mezo de la laborejo kaj komencas kriegi:

— Ni gratulas! gratulas! gratulas!

— Ni levu lin!

En la sama momento mi estas kaptita sur la brakojn kaj kelkan tempon ili ĵetadas min supren,