Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kriegante kiel aro da hurl-simioj; fine mi troviĝas sur la planko, dankas al ili, kiel mi povas, kaj mi anoncas, ke ĉiuj devas ĉeesti mian edziĝon, precipe Svjatecki, kiun mi jam antaŭe invitas, ke li estu mia fianĉ-amiko…

Sed Svjatecki levas la manojn kaj diras:

— Tiu-ĉi stultulo pensas, ke ni gratulas lin pro lia edziĝo.

Kaj pro kio vi gratulas?

— Kiel do? Vi scias nenion? — demandas ĉiuj voĉoj.

— Mi scias nenion; do kion vi volas, pro ĉiuj diabloj?

— Donu al li la „Fluganton“! matenan numeron de la „Fluganto“ — krias Vacek Poterkjeviĉ.

Ili donas al mi la matenan numeron de la „Fluganto“, superkriante unu la alian: „rigardu la depeŝojn!“

Mi rigardas la depeŝojn kaj legas, kio sekvas:

„Propra telegramo de la „Fluganto“. La pentraĵo de Magorski: „Hebreoj super riveroj de Babilono“, ricevis la grandan oran medalon en la ĉitiu-jara Salono. La kritiko ne trovas sufiĉe da laŭdaj vortoj por la genio de la majstro. Albert Wolff nomis la bildon „rivelaĵo“ (malkaŝo). Baron Hirŝ proponas 15.000 frankojn.

Mi svenas! savu! Mi stultiĝas tiel, ke mi ne scipovas ekparoli unu vorton. Mi sciis, ke mia bildo estis bona, sed pri tia sukceso mi eĉ ne revis.

La numero de la „Fluganto“ elfalas el miaj manoj.

Oni levas ĝin kaj legas al mi ankoraŭ el la lastaj sciigoj la sekvantajn komentariojn al la depeŝo.